Lu Wunsch-Rolshoven | 8 Jun 2011 22:17
Picon
Picon

La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo

Saluton!

Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_la_fonda.C4.B5o_Wikimedia_Foundation

Estas tempo ghis la 12-a de junio.

Chion bonan

Lu

--

-------- Original-Nachricht --------
Betreff: 	La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo
Datum: 	Tue, 07 Jun 2011 16:10:46 +0000
Von: 	Jrgoma <jrgoma <at> gmail.com>
An: 	Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto <at> gmx.de>

Kara Lu Wunsch-Rolshoven,

Bv. akcepti miajn ekskuzojn por ĉi tiu trudo sed mi deziras sciigi al vi, ke malfermiĝis la balotado por
elekti tri membrojn por la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo.

Bv. scii, ke laŭ via historio pri kontribuoj vi rajtas baloti.

Amike salutas vin,
Joan Ramon Gomà i Ayats

Instrukcioj por baloti:
(Continue reading)

CasteloBranco | 9 Jun 2011 05:04
Picon

Re: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo

Mi apogas la kandidateco de Joan Gomà. Li estas estro de kataluna asocio 
por vikipedio.
Ni partoprenas en laborgrupo por plibonigi projektojn en lingvoj kiel la 
kataluna, la okcitana, la aragona, la baska, ktp. La grupo proponas la 
uzon de Esperanto kiel laborlingvo. Mi, Arno kaj Guillem Sevilla (el la 
Kataluna Esperanto-Asocio) ĉeestis en la unua renkontiĝo, post invito de 
Joan Gomà. En la venonta Vikimanio de Israelo, ni prezentos la projekton 
en Esperanto.

Mi pensas ke estas bona ideo por ni elekti estraranon kiu respektas la 
lingvan diversecon.

CasteloBranco

Em 08/06/2011 17:17, Lu Wunsch-Rolshoven escreveu:
> Saluton!
>
> Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_la_fonda.C4.B5o_Wikimedia_Foundation
>
> Estas tempo ghis la 12-a de junio.
>
> Chion bonan
>
> Lu
>
> --
>
> -------- Original-Nachricht --------
> Betreff: 	La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo
(Continue reading)

Lu Wunsch-Rolshoven | 9 Jun 2011 08:29
Picon
Picon

Re: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo

Dankon! Kaj chu iu havas ideon por kandidato du kaj tri? Au chu la 
shancoj por Gomà estos pli grandaj, se oni elektas nur lin kaj neniun 
alian? (Mi ne detale provis kompreni la elektosistemon...)

Lu

--

Am 09.06.2011 05:04, schrieb CasteloBranco:
> Mi apogas la kandidateco de Joan Gomà. Li estas estro de kataluna asocio
> por vikipedio.
> Ni partoprenas en laborgrupo por plibonigi projektojn en lingvoj kiel la
> kataluna, la okcitana, la aragona, la baska, ktp. La grupo proponas la
> uzon de Esperanto kiel laborlingvo. Mi, Arno kaj Guillem Sevilla (el la
> Kataluna Esperanto-Asocio) ĉeestis en la unua renkontiĝo, post invito de
> Joan Gomà. En la venonta Vikimanio de Israelo, ni prezentos la projekton
> en Esperanto.
>
> Mi pensas ke estas bona ideo por ni elekti estraranon kiu respektas la
> lingvan diversecon.
>
> CasteloBranco
>
> Em 08/06/2011 17:17, Lu Wunsch-Rolshoven escreveu:
>> Saluton!
>>
>> Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al
>> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_la_fonda.C4.B5o_Wikimedia_Foundation
>>
>> Estas tempo ghis la 12-a de junio.
(Continue reading)

Marek Blahus | 9 Jun 2011 14:49
Picon

Re: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo

Saluton Lu kaj ceteraj (ĉar mi ne ofte uzas tiun ĉi grupon, mia antaŭa 
respondo en tiu ĉi fadeno ial ne trafis ĝin):

Mi tiam skribis:

> mi ĵus komentis en la diskutejo, opinias ja grava baloti kaj laŭ
> propra impreso rekomendas subteni Joan Gomà (kaj eventuale pliajn
> kandidatojn) kiu havas plurajn malsamajn rilatojn al la
> esperanto-komunumo kaj ja eĉ jam montris iumaniere iniciaton rekte en
> esperanto alparolante la esperantistojn kaj amplekse respondante en
> la pribalota retejo al la demandoj kiuj povus ilin interesi.
>
> Legu detalojn en mia kontribuo en la diskutejo.

Miajn pliajn kandidatojn (du - sed ja ne ekzistas limigo pri kvanto) mi 
ankaŭ menciis tie - temas pri Capsot kaj Sj, kiuj ankaŭ favore sin 
esprimis pri nia afero kaj/aŭ kies kunlaboremon pri aferoj al ni 
simpatiaj menciis Joan Gomà.

Se oni voĉdonas nur por unu kandidato, tio signifas ke oni preferas 
lin/ŝin al la ĉiuj ceteraj kandidatoj, inter kiuj mem oni estas 
indiferenta. Se oni voĉdonas por pliaj kandidatoj, oni metas ilin en 
siaj preferoj en konkretan ordon. Tamen, la Schulze-metodo laboras nur 
kun la preferoj ĉiam de unu kandidato al alia kaj kalkulas la kvanton de 
homoj kiuj tiel preferas -- sekve, se oni markas preferojn ĉe pliaj 
kandidatoj, tio neniel malavantaĝigas la unuan kandidaton kompare kun la 
situacio kiam oni markas preferon nur por tiu unu.

Marek Blahuš (Blahma)

(Continue reading)


Gmane