Arno Lagrange | 30 Mar 2010 09:12
Picon
Favicon

Dekjarigho de Esperanta Vikipedio

Karaj gekolegoj, malrapide sed certe proksimiĝas grava deka jubileo de nia Esperanto-Vikipedio.
Sendube estus tre utile promocii nian komunan projekton ankaŭ per firmigo de personaj kontaktoj dum iu
nevirtuala renkontiĝo!

Mi venas kun iniciato (kiun mi jam nedevontige kaj neoficiale pridiskutis en la estraro de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio) kaj invitas vin okazigi la solenan Vikimanion - Renkontiĝon de E-vikipediistoj en Ĉeĥio!

Provizora konciza propono

Dato: 27.10 (ev. 28.10.)-31.10.2011 - ekde merkredo vespere aŭ ĵaŭdo ĝis dimanĉo antaŭtagmeze
(klarigo: tiam okazas aŭtunaj ferioj en Ĉeĥio kaj eblas pli facile aranĝi loĝadon en favorpreza
studenthejmo kaj luon de la lerneja komputilejo)

Loko: Svitavy, Ĉeĥio (vidu E-lingvan urban retpaĝaron ). La ĉeĥa urbo Svitavy (17 000 loĝ.),
situanta en Bohemia-moravia limlando estas relative tre bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj: el
sudo: unu horon per rekta rapidtrajno el Brno, el aliaj direktoj: kvaronhoron trajne el Česká
Třebová, grava fervoja nodo, kiun traveturas internaciaj trajnoj el direktoj Germanio, Pollando
ktp. (do sume ekz. du horojn kaj duonon el Prago). Ekzistas kompreneble ankaŭ buskonektoj.

En la urbo ekde septembro 2008 ekzistas Esperanto-muzeo situanta en la prestiĝa domo de Ottendorfer.
Esperanto ĝuas favoron de la nuna urbestraro, kiu senpage disponigis al E-muzeo la spacon, tial ni celas
rekompence montri internaciecon de Esperanto kaj efikecon de ĝia funkciado.

Teknikaj kondiĉoj

Por faka programo eblos lui moderne ekipitan komputilejon en la loka lernejo (21 komputiloj + granda
tuŝekrano por la preleganto). ĈEA jam dufoje okazigis tie kun bona sperto komputilan seminarion.

Krome en la sidejo de Esperanto-muzeo mem eblas utiligi tri ejojn por apartaj laborgurpogrupoj (havantaj
proprajn tekkomputilojn kun retaliro – aŭ sendratan retaliron eblos peti surloke) + luksan
(Continue reading)


Gmane