Tonyo del Barrio | 3 Jun 23:46 2007
Picon

Propono pri lando de la semajno (au de la monato)

Saluton!
En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29

Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
universala.

Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
lando, sur kiu oni povas labori: vidu
http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale 
grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni 
povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj, 
historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj 
tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj 
malsamaj artikoloj.

Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed
poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno),
sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna
elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna
ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.

Kion vi opinias?
Tonyo
(Continue reading)

Beatrice Allée | 4 Jun 08:15 2007
Picon

Re: Propono pri lando de la semajno (au de la monato)

Bona ideo laŭ mi, indas elprovi ĝin!
Amike,
Bea

---------------------------------
Beatrice & Michel Allée                       Paclingvo       ESPERANTO
La Ville Heleuc                               Friedenssprache ESPERANTO
F-22980 Plelan-le-Petit                       Langue de paix  ESPERANTO
                                              Peace language  ESPERANTO
Tél./fax 02.96.27.67.25
                                              http://www.esperanto.net
http://lavilleheleuc.fr                       http://www.lernu.net
http://koro.lavilleheleuc.fr                  http://www.edukado.net

Tonyo del Barrio a écrit :
> Saluton!
> En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5.AD_de_la_monato.29
>
> Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
> kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
> http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
> malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
> multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
> universala.
>
> Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
> ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
> lando, sur kiu oni povas labori: vidu
> http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
(Continue reading)

Chuck Smith | 6 Jun 14:46 2007
Picon

Helpu! grava intervjuo pri Vikipedio perdita! :(

Saluton,

Mi rimarkis ke ambaux dosieroj estis forigitaj cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Intervjuo_%C4%89e_Radio_Polonia.
 Cxu iu havas unu el ili por ke ni havu gxin en la arkivo?  Se jes, mi
estus eterne dankema!  Vere detruis min kiam mi eksciis ke ili estas
nun for.  :(  Cxu iu hazarde havas unu el la jenaj dosieroj:

* pol12.ra
* 2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3

Dankon,
Chuck

--

-- 
www.amikumu.com - trovu amikojn kaj pli!

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l@...
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l

Arnaud Lagrange | 6 Jun 16:09 2007
Picon

Re: Helpu! grava intervjuo pri Vikipedio perdita! :(

2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3 ne plu estas sur
http://upload.wikimedia.org/ car gi versajne estis forigita pro manko da
informoj pri kopirajto. Mi ne scias cu nun eblas rekapti gin. Eble rekte ce
Radio Polonia ?
La alia dosiero ligas al via persona hejmapgo !?

Arno Lagrange

----- Original Message -----
From: "Chuck Smith" <chuckssmith@...>
To: "La esperanta vikipedio." <wikieo-l@...>
Sent: Wednesday, June 06, 2007 2:46 PM
Subject: [WikiEO-l] Helpu! grava intervjuo pri Vikipedio perdita! :(

> Saluton,
>
> Mi rimarkis ke ambaux dosieroj estis forigitaj cxe
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Intervjuo_%C4%89e_Radio_Polonia.
>  Cxu iu havas unu el ili por ke ni havu gxin en la arkivo?  Se jes, mi
> estus eterne dankema!  Vere detruis min kiam mi eksciis ke ili estas
> nun for.  :(  Cxu iu hazarde havas unu el la jenaj dosieroj:
>
> * pol12.ra
> * 2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3
>
> Dankon,
> Chuck
>
> --
> www.amikumu.com - trovu amikojn kaj pli!
(Continue reading)


Gmane