Paul Peeraerts | 2 Aug 15:29 2006
Picon

Ordigaj ŝlosiloj

Saluton,

mi antaŭ nelonge konstatis, ke iuj inter vi ŝanĝis multajn

[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]

al

[[Kategorio:Iu-ajn|Nomo, Nomo]]

dum alia vikipediisto faras precize la malon kaj majuskligas multajn
ordigŝlosilojn.

Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi

[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]

Ĉu vi konsentas?

Paul

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l <at> Wikipedia.org
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
Paul Peeraerts | 3 Aug 11:31 2006
Picon

Re: Ordigaj ŝlosiloj

Paul Peeraerts skribis je 2006-08-02 15:29:

> 
> Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
> minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
> 
> [[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]

Jen ankoraŭ trovita konkreta ekzemplo (Kategoiro Hispanaj esperantistoj):

V

    * Francisko Vila
    * Jaume Viladoms Valls
    * Antonio Valén

Antonio Valen erare aperas fine de la listo, ĉar lia ordiga ŝlosilo
estas |Valen anstataŭ |VALEN

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l <at> Wikipedia.org
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
Arno Lagrange | 5 Aug 06:17 2006
Picon

Re: Ordigaj ŝlosiloj

Paul ! 
de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn
neskribitajn per majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio validu ankaux por la
ordiga sxlosilo por kategorioj. Se nun estas iom hxaosa cxar plu ekzistas sxlosiloj skribitaj per
majuskloj kaj aliaj ne plu, tio devos solvigxi per anstatauxigo de la malnovaj majuskle skribitaj nomoj
per  la nemajuskligitaj. Do inverse de via propono. 
Arno Lagrange. 

> Message du 03/08/06 11:32
> De : "Paul Peeraerts" <paul <at> esperanto.be>

> A : "La esperanta vikipedio." <wikieo-l <at> Wikipedia.org>
> Copie à : 
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
> 
> Paul Peeraerts skribis je 2006-08-02 15:29:
> 
> > 
> > Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
> > minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
> > 
> > [[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
> 
> Jen ankoraŭ trovita konkreta ekzemplo (Kategoiro Hispanaj esperantistoj):
> 
> 
> V
> 
>     * Francisko Vila
>     * Jaume Viladoms Valls
(Continue reading)

Paul Peeraerts | 7 Aug 16:09 2006
Picon

Re: Ordigaj ŝlosiloj

Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio
> validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj. 

Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por
la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke
aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.

Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras
gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck,
Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck,
Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni
ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la
litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...

La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v

Aux cxu ni kreu escepton al la regulo, kaj decidu ke la unua litero de
la ordiga sxlosilo estu cxiam majuskla, ecx se oni minuskligas la unuan
literon de la nomo de la koncernato?

Paul

P.S. Ankaux la nederlanda Vikipedio baraktas pri la sama problemo. La
pentristo Valerius de Saedeleer tie efektive pendas fine de la kategorio
sub la litero "d".

(Continue reading)

Arno Lagrange | 8 Aug 00:11 2006
Picon

Re: Ordigaj ŝlosiloj

Koncerne nomoj kiaj van Dyck simple estas eble ordigi sub la sxlosilo |Van Dyck sed faktre cxu ne ordigi sub
|Dyck ???
Arno. 

> Message du 07/08/06 16:09
> De : "Paul Peeraerts" <paul <at> esperanto.be>
> A : arno.raymond.lagrange <at> wanadoo.fr, "La esperanta vikipedio." <wikieo-l <at> Wikipedia.org>
> Copie à : 
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
> 
> Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> > Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> > esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> > majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio
> > validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj. 
> 
> Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
> baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por
> la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke
> aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.
> 
> Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras
> gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck,
> Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck,
> Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni
> ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la
> litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...
> 
> La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v
> 
(Continue reading)

Paul Peeraerts | 8 Aug 09:34 2006
Picon

Re: Ordigaj ŝlosiloj

Arno Lagrange schreef:
> Koncerne nomoj kiaj van Dyck simple estas eble ordigi sub la sxlosilo |Van Dyck sed faktre cxu ne ordigi sub
|Dyck ???
> Arno. 

Oni kompreneble povus, sed tio ne estas kutima. Vidu ekzemple en la 
franca Vikipedio sub "Peintre flamand":

     V

     * Van Blarenberghe
     * Antoine Van Dyck
     * Hubert van Eyck
     * Jan van Eyck
     * Jan van Kessel
     * Jan van Kessel le jeune
     * Jakob van Oost
     * Hugo Van der Goes
     * Adams Frans Van der Meulen
     * Rogier Van der Weyden
     * Gérard Van Spaendonck
     * Nicolaes van Verendael

Mi nun provos resumi tion kion ni diris en Helpo:Kategorioj, por ke 
estonte la sama demando ne devu denove levigxi.

Dankon pro via helpo!

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
(Continue reading)


Gmane