Pavla Dvořáková | 17 Oct 2012 23:23
Picon

Invito al la 2-a Esperanta Vikimanio

Karaj gekolegoj, post sukcese trapasinta Vikimanio, kiu okazis en oktobro
2011 en Svitavy, (fotogalerio de la aranĝo videblas ekz. en
http://muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/17-wikimanie-vikimanio.html kaj
vikipedia artikolo pri ĝi en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Vikimanio) la partoprenantoj laŭ sia
deziro interkonsentis okazigi pluan vikipediistan renkontiĝon dum la aranĝo
KAEST (Konferenco pri apliko de esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta
inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2012 en la vinurbeto Modra (Slovakio),
situanta ĉ. 30km de la ĉefurbo Bratislavo. La ĉeforganizanto estas al vi
supozeble konata Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E <at> I. Mi mem
partoprenis KAEST antaŭ du jaroj kaj povas varme persone rekomendi la
aranĝon, kaj pro la loko mem, la organizado kaj nivelo de la servoj -
rilato inter prezo kaj kvalito estas sendube tre favora. Kadre de la
programo, kies ĉeftemo estas ĉi-foje "Modernaj edukaj metodoj kaj
teknologioj", ne estos problemo dediĉi eĉ apartan tagon por paralela
vikipedia/vikimedia programo ne nur kun trejnado por komencantoj, sed ankaŭ
kun prezentoj kaj labordiskutoj pri specialaj temoj por progresintoj. La
atento povos esti dediĉita ankaŭ al aliaj projektoj de Vikimedio. Aktivaj
kontribuantoj povas ĝui, post interkonsento kun la organizantoj, rabaton de
la kotizo. Ĉiujn informojn pri la aranĝo vi povas trovi en la retejo
http://kaest.ikso.net/. Kvankam vikipedia laboro estas plejparte
individueca, en Svitavy tamen montriĝis, ke ankaŭ rektaj personaj kontaktoj
valoras por vikipediistoj, ne nur fake, sed donas ankaŭ emocian nutradon
kaj motivigon por plua engaĝiĝo en la projekto. Tial mi tre ĝojus, se pluaj
inter vi havos intereson, tempon kaj eblecon mem veni. Mi esperas viajn
reagojn kaj alvenon!

Plenamike Pavla
Dvořáková<http://eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1>,
ĉeforganizinto de la Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio
(Continue reading)

Benjamin Krause | 27 Apr 2012 04:50
Picon

Vikilibroj estas honta retejo

Preskaŭ neniom da artikoloj ekzistas ĉe Vikilibroj, kvankam ĝi jam ekzistis
dum kelkaj jaroj. Eĉ malpli da taŭgaj libroj ekzistas ĉe Vikilibroj. Ĉu
neniom da esperantistoj havas sufiĉan sperton por skribi akademian libron?
Mi ne pensas tiel. Ni ja bezonas pli da fakuloj, kaj pli da redaktistoj.
Sed eble nia nombro de palorantoj ne permesas tion. Tiam ni plejbone
forigus Vikilibrojn.

Benjamin

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l <at> lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
Nick Kalivoda | 16 Jan 2012 00:06
Picon

Nick Kalivoda wants to chat

-----------------------------------------------------------------------

Nick Kalivoda wants to stay in better touch using some of Google's coolest new
products.

If you already have Gmail or Google Talk, visit:
http://mail.google.com/mail/b-8c96107283-3ccdab4b6f-77eQmuK3imPLblsmSEZso2lgss8
You'll need to click this link to be able to chat with Nick Kalivoda.

To get Gmail - a free email account from Google with over 2,800 megabytes of
storage - and chat with Nick Kalivoda, visit:
http://mail.google.com/mail/a-8c96107283-3ccdab4b6f-77eQmuK3imPLblsmSEZso2lgss8

Gmail offers:
- Instant messaging right inside Gmail
- Powerful spam protection
- Built-in search for finding your messages and a helpful way of organizing
  emails into "conversations"
- No pop-up ads or untargeted banners - just text ads and related information
  that are relevant to the content of your messages

All this, and its yours for free. But wait, there's more! By opening a Gmail
account, you also get access to Google Talk, Google's instant messaging
service:

http://www.google.com/talk/

Google Talk offers:
- Web-based chat that you can use anywhere, without a download
- A contact list that's synchronized with your Gmail account
(Continue reading)

Paul Ebermann | 11 Dec 2002 20:40
Picon
Picon
Picon

speguli retliston per novajxgrupo?

Saluton,

Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).

Estos

    gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto

aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).

Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)

    gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
    gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
   gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).

Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).

Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.

Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.

(Continue reading)

Paul Ebermann | 15 Nov 2002 21:33
Picon
Picon
Picon

esperanta dissendolisto cxe wikipedia (kaj nova servilo)

[short note in english below]

Saluton al cxiuj,

ni nun havas dissendolisto rekte cxe
la vikipedia servilo:

Adreso: WikiEO-l <at> wikipedia.org
Inskribo: http://www.wikipedia.org/mailman/listinfo/WikiEO-l

Do ni ne plu devas uzi la varbilplenan
servon de yahoogroups.
Eble tiam estos iom pli da mesagxoj :-)

Nun mi estas la administranto (cxar mi
demandis kreadon de la listo). Mi provis
iom esperantigi la uzant-interfaco.

Kiu volas kun-administri, bonvolu diri.
(Brion, Chuck, Zav', ktp?)

Dankon als Jason pro la listo.

Ankaux kiel atentigo por tiuj, kiuj
ne rigardis la vikipedio hodiaux:

    Brion sxangxis al la novan servilo
    (kun la nova programo) hodiaux pro nia
    naskigxtago, do uzu nun http://eo.wikipedia.org.

(Continue reading)

Paul Ebermann | 15 Nov 2002 21:17
Picon
Picon
Picon

Testo de sendado

Saluton,

cxi tiu mesagxo estas nur testo.

Pauxlo

Lu Wunsch-Rolshoven | 4 Nov 2011 08:09
Picon
Picon

Germana vikipedio pri "Esperanto": Pluraj forigoj

Saluton!

Dum la pasintaj semajnoj la uzanto Izadso faris multajn forigojn kaj 
ŝanĝojn en la artikolo "'Esperanto" de la germana vikipedio, ofte kun la 
argumento, ke ne bonas la fonto. La diskutoj kun li estas tre longaj kaj 
kutime eĉ tiam sensukcesaj, vidu ekzemple

http://de.wikipedia.org/wiki/Diskussion:Esperanto#Sch.C3.A4tzung_der_Anzahl_der_Esperanto-Seiten_im_Internet 
. Izadso tie evidente miskomprenis la fonton - sed tamen ne cedis pri la 
origina forigo de la frazo kun fonto...

Feliĉe la persono Izadso ne limiĝis je diskuto, sed ankaŭ insultetis. Je 
kio mi kutime neniel reagis en miaj respondoj, sed trankvile kolektis. 
Ziko sukcesis fine atingi forbaron de Izadso dum ses horoj menciante 
plurajn atakojn. (Kaj povis argumenti, ke li mem neniel partoprenis en 
la diskuto :-)

Post dumtempa forbaro de Izadso necesas nun daŭrigi la diskuton pri la 
forigoj, prefere plene konforme kun la (multaj) reguloj de la germana 
vikipedio. Sed ne tro hastu pri faktaj ŝanĝoj en la artikolo, estas bone 
unue venki en la diskuto. Ĉu per cedo de Izadso - neverŝajna -, ĉu per 
lia silentiĝo.

Mi jam atentigis ĉe nia diskutejo, 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Germana_vikipedio:_.C5.9Can.C4.9Demulo_.C4.9Denegas_en_artikolo_.27Esperanto.27

Amike

Lu

(Continue reading)

Pavla Dvořáková | 27 Sep 2011 12:26
Picon

Vikimanio 26.-30.10.2011 - pro la ĵus akirita subvencia nun pli favorpreza!!

 Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni
povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!

Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj
menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo
antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).

Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo
http://vikimanio.esperanto.cz

Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj
Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa
Vikipedio),
la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de
E <at> Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe
la
urbestro de la gastiganta urbo  Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de
Ĉeĥa E-Asocio).
Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj
Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos
esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem..
Tial ni  esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj
alvenon!

Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio  Pavla
Dvořáková, kontakto: evikimanio <at> gmail.com

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l <at> lists.wikimedia.org
(Continue reading)

Arno Lagrange | 14 Jul 2011 16:12
Picon

Vikimanio okazonta 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio)

Karaj kaj estimataj gekolegoj,

permesu al mi prezenti tutfreŝan retejon http://www.vikimanio.estranky.cz ,
kiu enhavas detalajn informojn pri la aranĝo Vikimanio,
okazonta 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio) , kiel mi anoncis jam lastjare.

Ĉar pro diversaj komplikaĵoj kaj urĝaj laboroj mi sukcesis kolekti necesajn
informojn nur en julio, kiam mia kolego scipovanta krei mem la retejon,
feriis, mi kiel laikulo devis trovi rapidan kaj facilan solvon kaj tial
elektis unu senpagan ĉeĥan servilon kun jam preta ŝablono.
Tial mi pardonpetas, ke enestas fiksa vorto Úvod (Enkonduko), kaj vortoj
Menu kaj Fotoalbum (kiuj tamen bonŝance kompreneblas en Esperanto), ĉar tiuj
estas neforviŝeblaj partoj de la baza ŝablono - ĉiuj aliaj informoj jam
estas esperantlingvaj kaj laŭenhave espereble ĉio enordas. Por vidi
surskribojn al la fotaĵoj en fotoalbumo necesas klaki la unuopajn fotaĵojn,
ne nur tuŝi ilin per muso.

Mi kun mia edzo jam organizis kelkdekon da Esperanto-aranĝoj (inkl. ekz.
Antaŭkongreson de UEA en 1992, ILEI-konferencon en 1996 kaj multajn aliajn),
do ni havas spertojn pri tia aktiveco, same kiel nia kolegino, loĝanta rekte
en la gastiganta urbo Svitavy.
Ni klopodis starigi laŭeble plej konvenajn kaj favorprezajn kondiĉojn por vi
kaj faros ĉion eblan por pretigi por vi aranĝon enhave riĉan, agrablan,
instruan kaj utilan.
Ni esperas pri via abunda intereso kaj alveno! Detalaj informoj pri trafika
atingebleco de la loko aperos dum la monato aŭgusto.

Kompreneble bunteco kaj kvalito de la faka programo dependas de iniciatemo,
kompetenteco kaj volontemo de ni ĉiuj.
Ni antaŭĝojas vian aktivan engaĝiĝon en la prelegoj, laborgrupoj kaj
(Continue reading)

Lu Wunsch-Rolshoven | 8 Jun 2011 22:17
Picon
Picon

La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo

Saluton!

Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_la_fonda.C4.B5o_Wikimedia_Foundation

Estas tempo ghis la 12-a de junio.

Chion bonan

Lu

--

-------- Original-Nachricht --------
Betreff: 	La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo
Datum: 	Tue, 07 Jun 2011 16:10:46 +0000
Von: 	Jrgoma <jrgoma <at> gmail.com>
An: 	Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto <at> gmx.de>

Kara Lu Wunsch-Rolshoven,

Bv. akcepti miajn ekskuzojn por ĉi tiu trudo sed mi deziras sciigi al vi, ke malfermiĝis la balotado por
elekti tri membrojn por la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo.

Bv. scii, ke laŭ via historio pri kontribuoj vi rajtas baloti.

Amike salutas vin,
Joan Ramon Gomà i Ayats

Instrukcioj por baloti:
(Continue reading)

Arno Lagrange | 30 Mar 2010 09:12
Picon
Favicon

Dekjarigho de Esperanta Vikipedio

Karaj gekolegoj, malrapide sed certe proksimiĝas grava deka jubileo de nia Esperanto-Vikipedio.
Sendube estus tre utile promocii nian komunan projekton ankaŭ per firmigo de personaj kontaktoj dum iu
nevirtuala renkontiĝo!

Mi venas kun iniciato (kiun mi jam nedevontige kaj neoficiale pridiskutis en la estraro de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio) kaj invitas vin okazigi la solenan Vikimanion - Renkontiĝon de E-vikipediistoj en Ĉeĥio!

Provizora konciza propono

Dato: 27.10 (ev. 28.10.)-31.10.2011 - ekde merkredo vespere aŭ ĵaŭdo ĝis dimanĉo antaŭtagmeze
(klarigo: tiam okazas aŭtunaj ferioj en Ĉeĥio kaj eblas pli facile aranĝi loĝadon en favorpreza
studenthejmo kaj luon de la lerneja komputilejo)

Loko: Svitavy, Ĉeĥio (vidu E-lingvan urban retpaĝaron ). La ĉeĥa urbo Svitavy (17 000 loĝ.),
situanta en Bohemia-moravia limlando estas relative tre bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj: el
sudo: unu horon per rekta rapidtrajno el Brno, el aliaj direktoj: kvaronhoron trajne el Česká
Třebová, grava fervoja nodo, kiun traveturas internaciaj trajnoj el direktoj Germanio, Pollando
ktp. (do sume ekz. du horojn kaj duonon el Prago). Ekzistas kompreneble ankaŭ buskonektoj.

En la urbo ekde septembro 2008 ekzistas Esperanto-muzeo situanta en la prestiĝa domo de Ottendorfer.
Esperanto ĝuas favoron de la nuna urbestraro, kiu senpage disponigis al E-muzeo la spacon, tial ni celas
rekompence montri internaciecon de Esperanto kaj efikecon de ĝia funkciado.

Teknikaj kondiĉoj

Por faka programo eblos lui moderne ekipitan komputilejon en la loka lernejo (21 komputiloj + granda
tuŝekrano por la preleganto). ĈEA jam dufoje okazigis tie kun bona sperto komputilan seminarion.

Krome en la sidejo de Esperanto-muzeo mem eblas utiligi tri ejojn por apartaj laborgurpogrupoj (havantaj
proprajn tekkomputilojn kun retaliro – aŭ sendratan retaliron eblos peti surloke) + luksan
(Continue reading)


Gmane